Oficiala organo de Aŭstria Esperanto-Delegitaro (AED), Esperanto-Delegitaro de Wien (EDW), Tutmonda Esperantista Ligo Fervojista (TELF) kaj Universala Esperantista Pacifista Ligo (UEPL)
Aŭstria Esperantisto. Dulingva organo de AEA (Aŭstria E-Asocio). Esperanto-Varbadservo por Aŭstrio. Oficiala organo de A.E.D. (Aŭstria Esperanto-Delegitaro), Esperanto-Delegitaro de Wien (E.D.W.), Tutmonda Esperantista Ligo Fervojista (T.E.L.F.) kaj Universala Esperantista Pacifista Ligo (E.E.P.L.). Monata organo por ligo de germanlingvaj aŭstriaj grupoj esperantistaj. Unua epoko: Korneuburg bei Wien (AT), aŭg. 1924-jan. 1938, 8 -12 p. 24x16 cm. Fondinto, posedanto, administranto, eldonanto kaj respondeca redaktoro Hugo Steiner (Bisamberg, Wien). Administrado en Wien. 150 n-roj. *Ĝi enhavas apartan germanlingvan parton «Die zweite Sprache für alle». Aldono en nov. 1924: Jun-Aŭstrianoj en Traiskirchen, 4 paĝoj en dec. 1924: Al centjara evoluo de Aŭstrio, 4 p. presita sur luksa papero. Aldono en majo 1931: Cirkulero de Hugo Steiner. Bonvolu afable tralegi kaj tuj laŭcele agi! 1 p. presita, 24x17. La n-ro Junio 1931 estas Rotary-Numero, okaze de la Wien-a kunveno de Rotary International. Pri la IEMW kvarlingva (Esperanta, franca, angla kaj germana) duonpaĝa kolono. Poste: German-Aŭstria Esperantisto. Dua epoko: Oficiala gazeto de la Internacia Esperanto-Muzeo kaj de la AGADO «Esperanto deviga fako en la lernejoj en tutmondo». Devizo: «Kuraĝe antaŭen!» «Mutig vorwörts!». Marto 1948-1949-? Reaperigis kaj ĉefred. Hugo Steiner. Multobligita per ciklostilo. IEMW 700.007-B.Esp. HEM (157), KAT/CDELI (2007), komplete en Urba Biblioteko de Kortrijk. [359]. Antaŭe: Der Österreichische Esperantist. Fontoj: Jarlibro de UEA, 1926, p. 76; Stojan (3358); Takács (49); *Hungara Heroldo 1935/1.
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): Unuaj paĝoj de la aug-sep numero de 1927
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ
ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj
alŝutitaj al archive.org.
Numero 001, aug (1924)
p1 Bonvenon en Wien! (Franz Zwach)
p2 Kiel Wien estiĝis urbego (Walter Smital)
p9 Radiokonsolo (Raim. Ĉech)
p10 Sur la tombo (Guy de Maupassant, trad: V. Klátil)