La Brita Esperantisto
Oficiala monata parte nacilingva organo de la Brita Esperantista Asocio
| Jaroj | 1905–1939 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 1184+1178 |
British Esperantist, The. With which is incorporated International Language. International Language Journal. Official organ of the British Esperanto Association. Oficiala monata parte nacilingva organo de la Brita Esperantista Asocio. En 1938 oficiala organo de la 30-a UK. London (GB), jan. 1905-dec. 1973, 8-24 p.+ IV- VIII. Depost 1922 nur 4 -8 p. 25x18, en 1970 24 + IV p. 21x14, presita, ilustrita. Aldono en 1922: La Juna Studanto. En 1922 sub titolo «Elektitaj humoraj rakontoj» BEA eldonis broŝuron 23 paĝan. Ĝia enhavo estis represitaj el «The British Esperantist kaj »The Esperanto Monthly« Kolekto de BEA;4. IEMW 370.402B.Esp. Aldono en majo 1923: La Juna Esperantisto.***Aldono en 1933: Firmo Finken & Co. (London). Dupaĝaj Esperanto-flugfolioj por »Force«.* Aldono al n-ro Jan. 1951: dupaĝa anglalingva letero de la prezidanto de BEA (S-ro W.A. Gething) sub titolo »The British Esperanto Association Inc.« Aldono al n-ro 577/578 May/Yune 1953: Please Help the Forgotten People. 4 p. presita, ilustrita, en la angla lingvo. Red. Ken Alexander. Aldono al n-ro March/ April 1954: Bye-Laws of the British Esperanto Association Incorporated. 4 p. A5, presita. Aldono al n-ro July/Aug. 1954: (1) Heroldo de Esperanto. 4 p. 13x10, sur verda papero; (2) The British Esperanto Association (Inc.), January 1954, 4 p. 16,5x10, presita sur flava papero; (3) Subsciptio, 1955, 2 p. 20x12,5. Aldono al The British Esperantist, Febr. 1969: What is B.E.A.? 4 p. 21x13,5. tajpita, ofsetita. Aldono de Sept. 1969: »Norwich Jubilee Esperanto Foundation« 1 p. presita 19x12,5. Pro la milito , en 1940, ĝi aperis dumonate, sed en duobligita amplekso (kio ŝparis poŝtkostojn). En januaro 1942, pro registaraj limigoj la paĝnombro estis reduktita 25%-e, kaj en nov/dec. 1942, pro pliaj limigoj, oni ĉesis produkti flugfoliojn kaj similajn broŝureto, krom la formato estis plimalgrandigita. En julio 1945 la oficejo reiris alLondono kaj en julio 1946 la propono eldono 9 n-rojn jare anstataŭ 6 malvenkis »pro malfacila financa situo. Dum la tuta milita tempo redaktis la organon M. C. Butler. Redaktoroj: H. Clegg, Alfred Edward Wackrill (1905- 1906), Edward Alfred Millidge (1907-1910; 1914- 1921), W.W. Mann (1910-1914), F. Rickett Shelton (1922-1923), Char- les H. Edmans (1924-?), Montagu Christie Butler (de 1935-1949 dec. poste literatura redaktoro), en 1938 ĉefred. Fred Wadham.*** Ken Alexander (1950-fine de 1953), C.J. Hunt ( Jan.-dec. 1954), Cecil.C. Goldschmith (1955-1958), S-ino Emily Kathleen Grace Osmotherly (jan.-apr. 1959), J.W. Leslie (majo 1959), Douglas B. Gregor (junio 1959-dec. 1962), Artur E. Nobes (1963 jul-aŭg.-sept. 1967,* komence en helpa rolo, poste, ekde Sept. 1963, kiel respondeca redaktoro), Edward P. Ockey (okt. 1967-Junio 1971), Delmond Quirke haste pretigis la aŭgustan n-ron, sed ne volis esti permanenta redaktoro. La prezidanto de BEA invitis William Auld, ekde okt. 1971 ĝis dec. 1973, krome en 1982). Ekde jan. 1974 la titolo ŝanĝiĝis al «La Brita Esperantisto», ĝi estis ĉefe esperantlingva. Oni planis komunan eŭropan organon, pro tio la unuaj tri numeroj de BE en 1974 portis la surpreson «Eŭropa Eldono»*.* IEMW 700.072-B-C.Esp. HEM (171). Preskaŭ komplete en GEBAA (903). [640]. Poste (de 1974): La Brita Esperantisto. Fontoj. Stojan (3320); Takács (97); Heroldo deEsperanto, 1937.VII.14.(n-ro 27), p 4; The British Esperantist, aŭg. 1938 Art. de Fred Wadham: Mallonga historio de nia gazeto. Bulgara Esperantisto, 1967/6, p .8; Aŭstria Esperantisto* 1933/5, p. 55; La Brita Esperantisto*,* 1994 Nov-Dec. pp. 186-188; Ligilo**,* 1935/3, p. 31. | Brita Esperantisto, La. Dumonata eldonaĵo de Esperanto-Asocio de Britujo. The British Esperantist. Incorporating Esperanto News. London (GB), 1974-2007. En 2007 dufoje jare, printempe kaj aŭtune, nur en Esperanto. 16-40 p. 21x15, presita, ilustrita. Red. William Auld. (1994 -2006), Paul Gubbins. En 2007 aperis nur 2 n-roj (printempe, aŭtune). Kontribuaĵoj nur en Esperanto. Perrete atingeblas ankaŭ en 2008. Retpaĝoj: http:www.esperanto-gb. org/ ibe/index.html. Red. Paul Gubbins. Ĝis mezo de 2007 aperis la 980-a n-ro. En 1987 aperis speciala Jubilea Numero.* UK ISSN 0007-067X. eab@esperanto-gb.org. Aldono (1933): Firmo Finken & Co. (London). Dupaĝaj Esperanto-flugfolioj por «Force».* IEMW 700.072-B.Esp. HEM (172). Preskaŭ komplete en GEBAA (903). [632]. Antaŭe: The British Esperantist. La Lampiro,* n-ro 49, 1987, p. 12; Katalogo (UEA), 1988/89, p. 378.
|
| Mezuro de la paĝo | 25x18, 21x14, 21x15 |
| Loko | |
| Vikipedio | La_Brita_Esperantisto |
| Vikidatumo | Q12351123 |
- El Vikipedio: La Brita Esperantisto
-
La Brita Esperantisto estas revuo de Esperanto-Asocio de Britio.
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): Jaro 1949 >=n524 al 978
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.
-
- p1 La Celo Esperanta. The Aim of Esperanto
- p2 Kroniko. Chronicle
- p5 Biographets. Rigardu!
- p6 Nia Alporolo. Our Message
- p8 La demandludo
- p9 Unu el la aventuroj de latimer field
- p10 Interparolado. Conversation
- p11 The syntax of Esperanto
- p12 Al la redaktoro de nia “British Esperantist”. Answers to Correspondents