Budapeŝta Informilo

BPEAPE N-ro 1201
A Mag yar Eszperantó Szövetség Budapesti Bizottságának eszperantó nyelvű havi tájékoztatója. [Monata, esperantlingva informilo de Budapeŝta Komitato de Hungara Esperanto-Asocio]. Budapest (HU), nov. 1970-nov.-dec. 1990. En 1990 dumonata. Diversaj ampleksoj kaj formatoj: 8-24 p. A4, B5 tajpita, stencilita, poste ofsetita, ilustrita, kun koloraj kovrilpaĝoj. A Mag yar Eszperantó Szövetség hivatalos lapja. Oficiala organo de Hungara Esperanto-Asocio. Redaktoroj. Ágnes Ságvári (nov. 1970-aŭg. 1975), d-ro Árpád Máthé (sept. 1975 – julio-aŭg. 1987), Imre Szabó (sept. 1987-dec. 1990). Entute 242 n-roj. Komence en kelkcent ekzempleroj, de 1983 en 3500-4000 ekzempleroj. IEMW 703.557-C. Esp. HEM (169), GEBAA (1187). ISSN 0133-0977. Aldonoj inter aliaj: Sciencaj Komunikaĵoj, Suplemento de la junia numero de Budapeŝta Informilo. [650]. Poste: Hungara Informilo. Fontoj: Katalogo (UEA), 1977/78, p. 228; Kongresa Libro, Konferenca Libro de Tutmonda Konferenco de Ĵurnalistoj-esperantistoj ( TEĴA), (Vilnius, LT, majo 2008), p. 78.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj