| Jaroj | 1919–2006 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 1232 |
Bulgara Esperantisto. Monata organo de la Bulgara Esperantista Societo (de 1925). Unua periodo: Sofia, Ruse, Sofia (BG), sept. 1919-1942, 8-16 p. 24x16; 12 p. 32x24, presita, ilustrita. En la unuaj du numeroj sen supersignoj. En 1919 ne malpli ol 250 abonantoj. Redaktoroj (membroj de Centra Propaganda Komitato, de aŭg. 1919): Simeon Petkov, Georgi Atanasov, Panajot Kolev, Rale Bojaĝiev, Georgi Gaŝevski.(1919-1920), Atanas D. Atanasov (ADA) ĝis 1925, Panajot Kolev, Georgi Atanasov (1920-1921), ADA, P. Kolev, Ivan Dobrev (1921-1922), ADA, P. Kolev (1922-1923), Dimitar Simeonov (1923-1924), Ekde 1923 en la Redakta Komitato partoprenis ankaŭ Dimitr Simeonov D. Simeonov, Asen Grigorov, Zaĥari Zaĥariev (1924-1925), A. Grigoriev (1925-1926. Inter sept. 1925-junio 1926 la revuo fariĝis preskaŭ tute literatura gazeto, la propagandajn taskojn de la organo transprenis la bulgarlingva ĵurnalo «Esperanto», oficiala eldonaĵo de Bulgara Esperantista Societo), Zahari Zaĥariev (1925-1928), Ivan Kotov (1929), Stefan Radev (1930), Todor K. Popov, Ĥrtisto Gorov, Stefan Maŝanov ( 1930-1931), Simeon Hesapĉiev (1931-1932), Ivan Krestanov (1933-1935), Zahari Zaĥariev, I. Dobrev, Belco Oktomvrijski (de 1936/1 ĝis apr. 1939), A. Grigorov, Emil Statev, resp. red. Peta Jordano (de majo 1939 ĝis fino de 1940). En 1942 d-ro Stojan Ĝuĝev kaj fakte Ivan Keremidĉiev-Esperov. Aldono al n-ro nov.-dec. 1931: Raporto pri la agado de la Centra Komitato de la Bulgara Esperantista Asocio. Dua periodo: julio 1946 (24-a jaro)-dec.1947. En 1948 ĝi aperis sporade (5 n-roj) kiel aldono al «Internacia Kulturo». Entute 18 n-roj. Redaktoroj Ivan Sarafov, de sept. 1947 Ivan Keremedĉiev-Esperov. Tria periodo : Unua (La?) Bulteno,* junio 1957, poste Bulgara Esperantisto, Junio 1957 (26-a jarkolekto) 12 p. stencilita. Ĉefred. Violin Oljanov (1957-1960, 1962-1964), Canko Murgin (1961), Ivan Sarafov (1964-1968), Kunĉo Valev (ĉefred. 1968-1980, en 1970 la organo strebas al 4 mil abonantoj*), Donĉo Simeonov Hitrov (ĉefred. 1981-apr. 1988), Ĥaim Levi (vicĉefred. en 1983) Maria Jankova (ĉefred. de majo 1988-2006), redaktaj komitatanoj en 1988: Atanas Ilkov (red.), Dimitar Hagiev, Georgi Mihalkov, krĉjo Karucin, Kunĉo Valev, s-inoj Libertaria Mladenova, Mariana Elenova, Radoslav Paraŝkevov, Nikola Nikolov, dec. Stoĉjo Stojĉev, Venelin Mitev, Presisto: s-ino Penka Petkova. Teĥnika aranĝo: Ljubomir Lazarov. Korektisto: Jordan Ĉaljkovski. Adm. Nikola Nikolov.En 1988 aperis en 6500 ekzempleroj . Organo de la Bulgara Esperantista Asocio. Monata, ilustrita , 30x21 (de 1980), de 1989/9 dumonata, ilustrita, 32 p. 24x16, Kiril Velkov (1993), ĉefred. Maria Jankova, red. Evgenij Georgiev kaj s-ino Rumjana Georgieva. En 1995? red. Ljubomir Trifonĉovski.* ISSN 0204-9651. En 2004 redaktis Georgi Mihalkov modest@ abv.bg. En 1967 aperis en 6100 ekzempleroj, pluraj miloj por eksterlandanoj. En 1999 aperis en diversaj formoj: papera, sonkaseda (por nevidantoj), brajla kaj reta. ISSN 1214-9651. ISSN
|
| Mezuro de la paĝo | 24x16, 32x24, 30x21, 24x16 |
| Loko | |
| Vikipedio | Bulgara_Esperantisto_(revuo) |
| Vikidatumo | Q12274284 |
| Kontribuintoj |
- El Vikipedio: Bulgara Esperantisto (revuo)
-
Bulgara Esperantisto estas la trimonata organo de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), fondita en 1919; formato 24,5 x 16 centimetroj en ~25-paĝaj kajeroj. Redaktoro estas s-ro Georgi Mihalkov. Adreso por korespondado: ĉe BEA - P.K. 66, 1000 Sofio, Bulgario.
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): 1930 may-aug n09, n10 , ekzistis? / 1933 mar-aug n07, n08... / 1938 jaro20 n01 januaro / ĉiuj post >=1947
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.
Unua periodo
-
- p1 Подъ лжчитЬ на зелената звЪзда.
- p2 Esperanto tra la mondo
- p7 Esperanto tra la Bulgarujo
Dua periodo
Tria periodo
-
53a Jaro, Numero 09, sep (1984) Sendu al ni
-
(2016) Sendu al ni
-
(2016) Sendu al ni
-
(2017) Sendu al ni
Unua periodo