Bulteno. Aŭstria Fervojisto

BPEAPE N-ro 1487
Aŭstria Fervojisto. Dulingva organo de Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio [AFEF]. Alifonte la nomo estas Aŭstria Federacio de Esperantistaj Fervojistoj. Eld. Österreichischer Eisenbahner Esperanto-Verband. Aperas 4-6-foje jare. Wien (AT), jan.? 1956-2000- ? Ekde 1956: Bulteno de la Aŭstria Sekcio de IFEF. Red. Fritz Tschom. La 10-an de apr. 1950 fondiĝis memstara organizo Aŭstria Federacio Esperantista. La redakcion de la «Bulteno» transprenis Erich Eichinger, kaj en 1961 Walter Huber. De 1967 redaktis la organon denove Fritz Tschom, inter 1968-1976 Karl Vavra, en 1977 Franz Quietensky, de 1982 la redaktoro estis Leopold Patek. En 1992 8 p. A4, tajpita, ofsetita. Redakcio kaj eldonanto en 1992: Österreichischer Eisenbahner Esperanto-Verband, red. Johann Bürger. Ekde 2001 aperas nur trifoje jare. GEBAA (747), KAT/CDELI (2007). [790, 8880]. Antaŭe: Bulteno de la Aŭstria Sekcio de IFEF. Fontoj: Voko el Stirio, apr. 1992, p. 10; Katalogo (UEA), 1981/82, p. 277 kaj 1988/89, p. 378; Voko el Stirio, Apr. 1992, p. 10.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj