Ĉielarka Standardo
| BPEAPE N-ro 2430 |
La unua kaj sola kooperativa monata internacia gazeto esperantlingva. Internacia Kooperativa Gazeto. Eldonanto Pola Eldon-Kooperativo «Spólnota Pracy» (Laborkomunumo), kun helpo de la tiea Esperanta Eldon-kooperativo. Varsovio. [ Warszawa] (PL), aŭg. 1936-julio 1937, 28x29, presita, ilustrita. Aperadis neregule almenaŭ 7 n-roj. Ĝi celis enkonduki Esperanton en la kooperativajn rondojn kaj disvastigi la ideojn de kooperatismo inter esperantistoj. La unua kaj sola internacia kooperativa gazeto tute esperantlingva. Ĉef- kaj respondeca redaktoro Johano [ Jan] Zawada kaj organizis la eldonadon kun helpo de 24 kunlaborantoj en 16 landoj.* Aldono: "Estimata nia gasto-esperantisto. 1 p. 23x14, presita. Aldono al n-ro 1937/1 Varbofolio, 34,5x25 IEMW 705.283- C.Esp. HEM (695), GEBAA (322). Komplete havas Urba Biblioteko en Kortrijk. [1318]. Fontoj: Franca Esperantisto, 1936 Nov. p. 130; La Praktiko, 1936 Nov. p. 11; Bulgara Esperantisto, 1937 jan.-febr. p. 19. Heroldo de Esperanto, 1937/10, p. 4; Esperanto (UEA),1956 jan.p. 3; Pola Esperantisto, 1962/56, p. 21; Hungara Vivo, 1980/1.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.