Dia Regno

BPEAPE N-ro 2613
Kristana Esperanto-Gazeto. Oficiala monata ligorgano de Kristana Esperantista Ligo Internacia (K.E.L.I.). Neneŭtrala, kunlaboranta kun UEA. (Esperanto en la servo de Dia Regno). Mülheim bei Köln (1908-1914), Dellbrück kaj aliaj urboj (DE), Aulnay-Sous-Bois (FR). Unua periodo: jan. 1908- aŭg. 1914; Aldono: La Stelo de l’ Feliĉo (en 1912- 1913). Dua periodo: jan. 1921- dec. 1922 parto en «Kristana Espero». Tria periodo: jan 1923-jul. 1924;. julio 1932-1941; 4-8 p. 22x14. Quedlinburg (DE) (1932-1936). Red. Ivar K. Karlsson, Paul Hübner, H.C. Leuwen, L. Woundenberg. Kvara periodo: 1944- 2006. Leksand (SE), Veurdingen (NL) (1947-1960), 4 p. A4, presita, ilustrita. Red. Ivar K. Karlsson (1947), Erik Carlén (1948-1955), Adolf Burkhardt, C. P. Brakke (Uithorn, NL)*,* Johannes van Keulen* (dum multaj jaroj ĝis almenaŭ 1989/8), Philippe Coussen (1998-2006 diaregno@ altern.com. Bengt-Olof-Aradsson (SE), s-ino Els van Dijk-Kuperus*.* Ĝis la fino de 2006 aperis 861 n-roj. ISSN 0167-9554. diaregno@altern. com. Pri la historio de la revuo: Dia Regno: 1961/5, p. 576, krome verko de Adolf Burghardt: Historio de Kristana Esperanto Revuo, pp. 63-75. Aperis en Saarbrüchen (FRG/DE), Eld. Iltis en 1998. IEMW 1,600,285- B.Esp-. IEMW 700.046-B.Esp. HEM (179). Preskaŭ komplete havas GEBAA (186). La jarkolektojn 1947-1988 komplete havas Urba Biblioteko de Kortrijk. [1413]. Antaŭe: Esperanto en la Servo de la Dia Regno (febr. 1908- dec. 1908). Fontoj: Stojan (3286); Heroldo de Esperanto 1932/38, p.3. krome 1966/1, p. 4; Takács (199). Pri la historio de la organo: Dia regno 1961/5, p. 576; Adresaro de KELI, p. 62.* SAT-Amikaro, 1961/aŭg.- sept. p. 71; Esperanto (UEA), 1977/7-8, p. 229; Krome 1990 apr. p. 85; Retinformo de s- ino Els van Sijk-Kuperus*.*

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj