Eĥo
| BPEAPE N-ro 2772 |
(Danlingva titolo: Ekko). Dumonata organo de Centra Dana Esperantista Ligo. Charlottenlund (DK), Mundelstrup (DK), Aalborg (en 1979). 1971? (44-a jaro) n-ro 6-a-okt.- dec-1981, 16-20 p. 25x18, ilustrita. 56 n-roj. Ĝi enhavas ankaŭ fakajn artikolojn en la internacia lingvo, kun resumo en la dana lingvo. La n-ro 1972/3- 4 aperis kune kun Dana Esperanto-Bulteno. En la numero 1976/aprilo aperis «Hermeso», organo de Dana Esperanto-Junularo.* Red. Josef Switalski (1972-1975, Charlottenlund), Bent Holm-Laursen (1975-1979), Christian Lauridsen (julio 1979-apr. 1991). Ekspedo s-inoj Emma Scharft kaj Gunhild Halager. Redaktoro pri eksterlando (en 1974): André Skovrind, red. por junularaj aferoj Aage Skovrind. Aldono en 1975: esperanto- influgrupo Cirkulero 1. (E.E.K. landoj), London, org, Ron Coverson, en 1976: Esperanto foreningen for Danmark. (La ĝenerala kunveno de DEA), 5 p. A5, ofsetita. IEMW 700.102-C.Esp. HEM (20), GEBAA (1535). KAT/ CDELI (2007). [1491]. Antaŭe: Dana Esperanto-Bulteno. Dansk Esperanto-Blad. Poste: Internaj Informoj, Centra Bulteno. Fontoj: Heroldo de Esperanto, 1973/1 (n-ro 1536), p. 2; La Espero,* 1976/3, p. 26; Katalogo (UEA), 1977/78, p. 229.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.