Esperanto-Praktiko

BPEAPE N-ro 4084
Unterhaltungs- v. Fortbildungsblatt für Esperantisten deutscher Zunge. Monata gazeto por beletristiko kaj pliperfektigo en Esperanto. Berlin (DE), Unua serio: jan-febr. 1919-1931. En la unuaj tri jaroj ĝi aperis monate en Esperanto kaj germana lingvoj, 16-24 p. 23x15, presita. De jan. 1923 ĝi fariĝis internacia gazeto, 24x17, presita. De okt. 1923 ĝi estis parto de Germana Esperantisto. Dua serio (memstara organo): jan. 1927-1931, 16-20 p, 22x17, de jan 1929, 22x14. Eld. kaj red. Friedrich Wilhelm Ellersiek.* De jan. 1932 aperis kune kun Germana Esperantisto. Entute 204 n-roj. IEMW 700.019-B.Esp. HEM (906). Preskaŭ komplete havas GEBAA (977). [2336]. Poste: pro la malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj en Germanujo ĝi iĝis speciala parto en Germana Esperantisto. Fontoj: La Espero, 1923 oct. p. 4; Stojan (3357), p. 324*; Takács (369), Kompilaĵo de Paul Tarnów en Enciklopedio de Esperanto, p. 119, kaj p. 126; Heroldo de Esperanto, 1931/8, p.7; La Espero(Svenska Esperanto-Tidningen), 1960/1-2, p. 14.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj