Espero Katolika
Francia
| Jaroj | 1903–2006 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 4314 |
Espero Katolika. Oficiala organo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE, fondita en 1910). Sainte Radegonde (FR), Tours (FR), Zürchersmühle (CH), okt. 1903- 1910, 30 + VIII. p. 22x15. En dec. 1902 aperis la unua kajero kiel aldono de franca gazeto «L’ Aube». Fondita, direktita kaj redaktita de sacerdoto/abato Emil Peltier (Tours, FR) en 1903. Religia direktoro dum la lastaj jaroj de la unua periodo Austin Richardson.* Red. kaj direktoro en 1910 Claudius Colas, administranto d-ro J. N. J. Smulders (Schijndel, NL), f-ino M. Larroche kaj A. Barbet. En tiu-ĉi periodo aperis 69 kajeroj. Dua epoko 1911-1914. Ne aperis en la jaroj 19151919. Tria epoko:1920-1932, Wien (AT), Den Haag (NL) kaj Udenhout (NL), Paris (FR), red. Ludoviko Koller (Göttweig, DE), Johann Schröder (Wien). 1924-nov. 1931, 16-32 + IV p. 27x18. Red. Georges Ramboux, d-ro J.N.J. Smulders, Franz de Paula Meŝtan, Paulus Antonius Schendeler (ĝis 1935). Adm. F-ino M. Laroche (Paris, FR). En jan 1932 aperis (en majo?) unu kajero kiel aldono de Katolika Vivo. 4 p. 31x23. Kvara epoko: 1932-1940: reapero kiel «Internacia Monda Gazeto». Collel (ES), jan. 1932- ? De 1932 ĝis sia morto en la civila milito (1937) direktis la organon Joan Font-Giralt.* Ĝis 1935 red. s-ro P.A. Schendeler (Eindhoven). En 1937 respondeca redaktoro kaj administranto Aleŝ Berka (en Brno), red. kaj poste ĉefred. P.M. Brouwer (Den Haag) (1938). Reapero. Kvina epoko: 1946-2006. Monata Esperanta Revuo, oficiala organo de I.K.U.E. Ne aperis dumpluraj monatoj en 1948. Redaktoroj: L.G.C. de Jong** (Roelofarendsveen, NL, 1946), s-ro Vleuten (Utrecht, ĝis la fino de 1951), A.F. Leideritz (Amsterdam,NL, de jan. 1952), f-ino Truus Durenkamp (dum 9 jaroj, ĝis la fino de 1962), poste N. Hoen (1963-1964), poste Stefan Maul (Limburg/Lahn), Felice Ruano (1977), d-ro Antonio de Salvo*** (1978, Roma, IT), Battsta Cadci (1988), poste d-ro Umberto Broccatelli, en 2007 Carlo Sarandrea c.sarandrea@agora.stm.it. (1995)* Resp. direktoro en la 80-aj jaroj Antonio de Salvo (Roma). Aldonoj en la 60-aj jaroj: Por festi la 60-jaran ekziston de sia revuo IKUE planis eldoni serion de broŝuroj sub la titolo «Kristana Kulturo» Ĉu ili aperis? .ikue@ ikue.org www.ikue.org. En 1934 aperis aldono kun titolo «La sanktuloj de Italujo». En 1956 Beckers Alfons «Bildoj pri la aperoj de la Sankta Virgulino en Banneux Belgujo». En Majo 1957: de Frato Arni «Fratoj de la Karitato» . IEMW 700.103-B-C.Esp. HEM (35). De 1924 preskaŭ komplete en GEBAA (144). [2499]. Fontoj: Lingvo Internacia 1905/24 (132), p. 561; Sama organo 1910/8, p. 372; Oficiala Gazeto Esperantista, 1910, Mato, p. 2; Esperanto (UEA), 1910/4, p. 72 (12); Scienca Gazeto,* 1913, p. 140; Brazila Esperantisto, 1920; Blanka Kruco, 1920/2, p. 1; Jarlibro de UEA, 1926, p. 73; Stojan (3280), p. 318; Takács (403); Heroldo de Esperanto 1932/28, p. 3; Pola Esperantisto*,* 1946/4-5, p. 48; La Ponto,1948/9-10, p. 57; La Praktiko, junio-julio 1953, p.84; Sama organo okt. 1962, p. 140; K.E.J. Kristana Esperantista Jarlibro**,* 1978, p. 18; K.E.C. Katolika Esperanto-Centro,* Sept. 1979, p. 21; Léon Courtinat: Historio de Esperanto, p. 1082; Esperanto-Katalogo (UEA), 1988/89, p. 381. Antonio Marco Botella: «Analoj...»,p. 746; Eventoj, Junio (1) 1995, n-ro 79, p. 8.
|
| Mezuro de la paĝo | 22x15, 27x18, 31x23 |
| Loko | |
| Vikipedio | Espero_Katolika |
| Vikidatumo | Q1355430 |
- El Vikipedio: Espero Katolika
-
Espero Katolika estas katolika Esperanto-revuo, eldonata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.