Estlanda Esperantisto

BPEAPE N-ro 4336
Oficiala monata dulingva organo de Revela Esperantista Grupo. Propaganda gazeto de la lingvo internacia Esperanto. Redaktoro-administranto: Johannes Adolf Rahamägi. Redaktata en lingvoj estona kaj Esperanto. Reval/Tallinn (RU/EE), jan. 1908- aŭg. 1908, 23x19, presita, entute 6 kajeroj. Malpli ol cent abonantoj. IEMW 703.606-B.Esp. HEM (1179). [2513]. Antaŭe: Eldonaĵo de Revala Esperantista Grupo. Poste: Estona Stelo. Fontoj: Pola Esperantisto, 1908/3, p. 55; Oficiala Gazeto Esperantista, 1908 Majo, p. 36; Stojan (3563); Takács (406); The British Esperantist, marto 1908, n-ro39, p. 50.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj