Eventoj

Eventoj

Jaroj 1992–2002
BPEAPE N-ro 4488
Eventoj. Ĉiudusemajna internacia sendependa revuo pri la Esperanto-Movado. La redaktadon de la gazeto prizorgis pluraj homoj. Zorgis pri ĝi krom László Szilvási, Sándor Hideg (la unuaj numeroj), d-ro Nikolaj L. Gudskov (staĝinto el Moskvo, du jarojn), Abdurahman Junusov staĝinto el Maĥaĉkala, 1,5 jarojn), László Radácsi 1,5 monatojn kaj fine Axel Ország-Krysz 3,5 jarojn. Oficeja kunlaboranto (kaso, administrado) István Mészáros dum 8 jaroj. Respondeca eldonanto kaj ĉefred. László Szilvási. Eldonas Lingvo-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Budapest (HU), 1992-2002. 8 p. 30x21. 244 n-roj. Suplemento en majo (1) 1993: Adresaro de la Esperanto-Gazetaro. ISSN 01215- 959X. IEMW 374,650-C.Esp. HEM (1120), GEBAA (1189). De 1999 aperis ankaŭ reta versio. [2612]. Poste: konsulteblas rete (RET-INFO). http://www.eventoj.hu .oficejo@eventoj.hu, redaktoro@eventoj.hu. Fontoj: Norvega Esperantisto, 1992/3, p. 24.
Mezuro de la paĝo 30x21
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj