Finna Esperantisto
| BPEAPE N-ro 4667 |
Inter 1912 kaj 1914 monata dulingva (finna kaj Esperanto) organo de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). De 1907 ĝis junio 1910 eldonis Ilarejo Esperantista. Ne aperis en 1911. Helsinki/Helsingfors (RU/FI), apr.-aŭg. 1907, 6 p. 34x24, mimeografita; sept.-nov. 1907 8 p. 34x24; en dec. 1907 aperis la provnumero,-(kun kelkaj interrompoj)-jul 1914, 8-16 + IV p. 25x17, polikopiata en lingvoj esperanta, finna kaj sveda. En 1907 aperis 6 kajeroj, en 1908 9, en la sekva jaro 5, en 1910 nur 2 , en 1912 9 kajeroj, en la dua duono de la jaro 1910 kaj en 1911 la organo ne aperis. Ĝis 1910 administris la organon kooperativa societo Ilarejo Esperantista, sub gvido de Albin Sandström, poste eldonadis la revuon EAF. Red. J.A. Wecksell (1907-1910) kaj Albin Sandström (1912-1914). Konsisto de la redakcia komitato en 1912: Albin Sandström priresponda redaktoro, Werner Anttila, Sulo Attila kaj du studentoj, nome Eino Välikangas kaj Välnö Merivirta. «De jan.1913 en la listo de redakcia komitato aperis la nomo de Vilho SetäIä. La ĉefred. Sandström estis svedlingvano, kaj pro tio jam en 1912 Setälä redaktis aŭ korektis lingve ĉiun finnlingvan tekston (la organo estis trilingva). En nov. 1913 Vilho Setälä estis elektita kiel redakcia sekretario».* IEMW 700.078-C. Esp. HEM (1177), GEBAA (1478). [2717]. Fontoj : Reta informo de d-ro Jukka Pietiläinen en 2009; La Revuo, Majo 1910, p. 110; La Praktiko, 1952/Apr.-Majo, p. 59; Heroldo de Esperanto, 1952/8 (n-ro 1160), p. 2; Esperanta Finnlando, 1962/4, pp. 26-28; Esperantolehti, 1993/6, p. 8.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.