Geografia Revuo
| BPEAPE N-ro 5063 |
Neregula, faka organo de la Internacia Geografa Asocio. Administracio en Ljubljana (YU/SI), (de 1963) Zagreb (YU/HR), Unua serio: Beograd (YU/RS). majo 1956- 1958. En 1957 aperis kromnumero kun titolo 3-a Bulteno de Internacia Geografa Asocio. Dua serio: 1961. Tria serio: 1963-aŭtuno 1964, 24-36 p. 24x17, presita, riĉe ilustrita. 6 n-roj. En 1963 en la 5-a n-ro aperis kiel rubriko «6-a Bulteno de IGA», en 1964, en la 6-a n-ro aperis same rubrike la 7-a «Bulteno de IGA». Ĉefred. Tibor Sekelj, respondeca redaktoro Marinko Gjivoje (1956?), adm. kaj respondeca redaktorino estas s-ino Nina Vidervoe (1956, Ljublja- na). Aperadis neregule, ĝi havis nur 250 (en 1958) poste 300 abonantojn. IEMW 706.622-B.Esp. Senmanke ha- vas ilin GEBAA (819). Fontoj: de Kontakto, 1956/3, 1956/ majo-junio, p. 7; Espero Katolika, Dec. 1956, p. 135; Nova gazeto 1956/13, p. 4; N-ro 1237, p.4; Recenzo en Scienca Revuo, 1957-03-01, p. 101; Sennaciulo, 1963/7, p. 76; Nederlanda Esperantisto, dec. 1963, p. 106; Norvega Esperantisto, 1965/8, p. 95.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.