Homo kaj kosmo
| BPEAPE N-ro 5449 |
Populara naturscienca revuo de la Kroata Naturscienca Societo. Eldonisto: Astronomia Observatorio de la Kroata Naturscienca Societo. Aperas regule kvaronjare. Zagreb (YU/HR), jan.- marto 1963-okt.-dec.1984, 32 + IV p. 20x14, presita, ilustrita, kun koloraj kovrilpaĝoj. Ĉefa kaj respondeca redaktoro D-ro Gabriel Divjanoviĉ, (1963 -1967/1 kaj de n-ro 1983/1-1984/1-2), Marija Divjanoviĉ (1967/2-1982/2-3-4). La lastan n-ron (1984/3-4) redaktis Damir Mikuliĉiĉ. Teknika redaktoro Stjepan Govoruŝiĉ. Membro de la redakta komitato kaj kunlaboranto Franjo Vokoun. Ilustristino Jelena Musiĉ (en 1963). Pli da abonantoj el eksterlando ol en Jugoslavio. IEMW 708.148-B.Esp. Komplete havas GE- BAA (637). [3168]. Fontoj: Heroldo de Esperanto, n-ro 1557-58, 1974/4-5, p. 2; Katalogo (UEA), 1980/82, p. 233.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.