Internacia Polica Bulteno
| BPEAPE N-ro 6732 |
Monata polica fakĵurnalo. Oficiala organo de IPEA (Internacia Polica Esperanto-Asocio). Eld. Internacia Esperantista Policasocio.* Unua serio: Eld. Prefecture de Police. Paris (FR), apr? jun.? 1911- julio 1914, 8 p. 24x16. Aperis almenaŭ 15 n-roj. Red. A. Miguiére kaj Tison, fondintoj de IPEA. IEMW* 703.556-C.Esp. Dua serio: Strasbourg-Meinau (FR), 1929-1936? Cirkulero. 8p. 30x24. Almenaŭ 30 n-roj. Monata polica fakrevuo, de 1930 oficiala organo de IPL [Internacia Polica Ligo, fondita en 1930, en Dresden]. Administra redaktoro Antonie Schwartz, speciala polica inspektoro en Strasbourg. IEMW 703.529-C.Esp. GEBAA (441). [3957, 3958]. Fontoj: Stojan (3263), p. 317; Franca Esperantisto, Dec. 1933, p. 14; Aŭstria Esperantisto, 1934 majo, p. 4; Flandra Esperantisto, 1934 okt. p. 58; Ligilo, 1935/3, p. 31.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.