Kajeroj
| BPEAPE N-ro 7488 |
De n-ro 13 (marto 1967) la titolo estas: Kajero de Jugoslavia Esperanto Instituto ( JEI) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Eld. Jugoslavia Esperanto- Instituto. Jugoslovenski institut za Esperanto. Beograd (YU/RS), marto 1963-aŭg. 1968, 16- 32 p. 23x17, tajpita, ofsetita. Entute 16 kajeroj. Post unujara interrompo reaperis en 1967. Redakta komitato: Antono [Antonije] Sekelj (ĉefa kaj respondeca redaktoro), s-ino Emilija Lapenna, Mirko Mamuziĉ, Marinko Gjivoje. De marto 1967 anoj de la komitato estas Michel Duc Goninaz, Marinko Gjivoje, s-ino Emilija Lapenna, Andrzej Pettyn, Antonije Sekelj (ĉefa kaj respondeca redaktoro), d-ro István Szerdahelyi, Boĵidar Vanĉik. Kunlaboris Josip Velebit. IEMW 708.149-B.Esp. GEBAA (2056). [4380]. Fontoj: La Suda Stelo, 1966/3, p. 53, kaj 1968/1, p. 23.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.