La Pioniro (The Pioneer)

La Pioniro (The Pioneer)

Jaroj 1906–1907
BPEAPE N-ro 10898
La unua Esperanto-gazeto en Barato aperis en 1906-1907 en Marikuppan/Madras sub la titolo "La Pioniro". Ĝia subtitolo estis "Ĵurnalo Esperanta India". Ĝin eldonis la Kolar Gold Field Esperanto Club. Aperis almenaŭ 5 numeroj. Fondinto, redaktoro kaj administranto estis la brita metalurgiisto Rupert Falkland (von) Vaughan [ps. Verdavalo]. Temis pri la unua hindia Esperanto-gazeto, en la angla kaj Esperanto. Marikuppan (GB/IN), Mysore (GB/IN), julio-decembro 1906, 8 p. + IV p., 25x19 cm, totalo 6 numeroj. IEMW 705.184-C.Esp. [6419]. Fontoj: La Revuo, 1906/1907, pp. 330-33; Esperanto (Budapeŝto), 1907/3, p. III; Lingvo Internacia, 1907/4, p. VII; Hungara Esperantisto, 1909/3, pp. 34-35; Stojan (3760); Takács (964); Esperanto (UEA), marto 1959, p. 57.
Mezuro de la paĝo 25x19
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj