La Verda Lumo (Ŝanhaja eldono)

La Verda Lumo (Ŝanhaja eldono)

Jaroj 1922–1934
BPEAPE N-ro 13620
Verda Lumo, La. Kvaronjare/neregule aperanta, parte ĥinlingva oficiala organo de Ĥina esperantistaro, De jan. 1928 oficiala organo de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA). La plej longdaŭre aperanta ĉina Esperanto-revuo intermilita. Shanghai (CN). Unua serio: junio? 1922-1933, 832 p. 28x20; 25x18, presita. La 28-an de jan. 1928 la domo de ŜEA estis forbriligita kun siaj ĉiuj materialoj, kiuj kolektiĝis dum 25 jaroj. La malnovaj amikoj refondis ŜEA kaj reeldonis la revuon jam de junio 1928. 36+ IV p. 19x13. Red. d-ro *Wong? Wang?. Dua serio: julio 1933 ĝis dec. 1933, 16 p. 26x19. Entute 90 n-roj. Ekzistis du eldonoj (A kaj B). La A-versio, ĥinlingva estas ekskluzive dediĉita al propaganda celo. Ĝi ĉesis en 1933. La B-eldono eliras ĉiumonata kun 16 paĝoj, 25x18 cm, enhavas bonajn artikolojn pri literaturo, ĥina vivo, Esperantismo ktp. kaj estas difinita precipe al neĥinaj samideanoj. 80 n-roj. Tria serio: (reapero) en 1934. IEMW
Mezuro de la paĝo 28x20, 25x18, 19x13, 26x19
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj