Liberecana Ligilo

BPEAPE N-ro 8822
Devizo: «Nek sklavo nek mastro, Nek dioj nek estroj». Kvaronjara bulteno de la Liberecana Frakcio de S.A.T. [Sennacieca Asocio Tutmonda]. Eld. adm. Association des Travailleurs Esperantistes de Toulouse. Paris (FR), Unua serio: julio? 1969-1993, 20 p. formato ĝis la fino de 1978 A4, poste ĝis la fino de 1984 A5 kaj de 1985 denove A4. En la komencaj jaroj , de julio 1969 estas memstara bulteno, nur enŝovita en gazeton «La Juna Penso», kiel ties suplemento. Redaktoroj M. Ternant (Epinay-sur-Seine, FR), k-ino Jaqueline Lépeix, Remo Magnani (Paris, FR), k-do A. Mambrado (Toulouse, FR), inter 1985-1990 P. Persson (Färsta, SE), depost sept.1990 ĝis 1993 William Firth (Berlin, DE). Dua serio: 1994- 1999. La 93-a n-ro aperis en 1998. Red. Gilbert Ledon (Sao Paŭlo, BR). IEMW 1,655.790- B-C.Esp. [5115]. Fontoj: The Worker Esperantist, n-ro 225; March.-April 1971; SAT-Amikaro, 1981 julio, p. 42; Norda Gazeto, 1982/3, p. 5.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj