Mededelingen voor den Vlaamschen Esperantist

BPEAPE N-ro 9290
Sciigoj por la Flandra Esperantisto. Dumonata, presita organo de Flandra Ligo Esperantista (FLE). Ie en Belgio (BE), jan.-sept. 1941. Aperis 5 n-roj, kiam la 6-a n-ro estis presata, Gestapo [Germana politik-polico] aperis en la oficejo de FLE, kaj post pridemandado kaj traserĉoj formale malpermesis al FLE pluan aktivadon. [5412]. Antaŭe: Flandra Esperantisto, Aperado: ĝis la germana polico ne permesis aperi. Fonto: La Progresanto, 1946, p. 63.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj