Norda prismo

Norda prismo

Kultura, socia, literatura revuo, duonmonata

Jaroj 1955–1993
BPEAPE N-ro 10155
Norda Prismo. Kultura, socia, literatura dumonata revuo. Fondis, eldonis kaj redaktis (ĝis sia morto en 1967) d-ro Ferenc Szilágyi. Eld. Sveda Laborista Esperantista Asocio. Unua periodo: Boras (SE), Stockholm (SE), 1955-1972 ? 64 p. A5, presita, ilustrita. Red. (post 1967) Róza Szilágyi, ĉefred. William Auld, red. Tiberio Morariu. Adm. Mogens Groth (Köbenhavn, DK) kaj Lennart Aberg (Skövde, SE). N-ron 1972/3 eldonis E. Jensen. En 1965 aperis Gronlanda numero de Norda Prismo. La dana eksterlanda ministerio mendis 1500 ekzemplerojn el la gronlanda numero de Norda Prismo. Oni povas mendi senpage! Speciala n-ro pri dana komerco (88 p.). La eldonon ekde 1974 transprenis Fondumo Esperanto (Finnlando). La revuo ne aperis en 1973. Nova adreso Irislahti (FI). Dua serio: 1974. Esperanto-säätiön tiedotuslehti B1, A5, 12 p.B2, A5, 16 p. En la finna lingvo. Kun du specialaj aldonoj entute 86 n-roj. Ĉefred. Vilho Setälä. IEMW 700.916-C.Esp. Komplete havas GEBAA (2046). [5924]. Specialaj eldonoj pri Danio kaj Islando. Kvaronjara kultura revuo pri Nordio en Esperanto. Eldonanto: Oy Mendoservo Ak. Hyvinkää (FI). Nova serio: jan. 1992-1993, 40 + IV p. 19x14. Red. *Jukka Pietiläinen, kunredaktoroj Jaan Ojalo, Andrzej Pettyn, Artur Kubulnieks. Adm. Mendoservo. Almenaŭ 4 n-roj. IEMW 700.916- B.Esp. [5923]. Fontoj: Norvega Esperantito, 1960/5, p. 77; Nederlanda Esperantisto, Sept. 1965, p. 80; Informoj de d-ro Szilágyi pri la kultura revuo Norda Prismo; La Suda Stelo, 1967/6, p. 138; Heroldo de Esperanto, 1973/9 (1544), p. 2; Nov-Zelanda Esperantisto, n-ro 370, p. 8; Eĥo, 1974/1, p. 10; Eszperantó Magazin, 1974 sept. p. 9; Esperantolehti, 1992/3, p. 25; Vekilo, *1993/2, p. 13.
Mezuro de la paĝo A5
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj