Nova Fronto

BPEAPE N-ro 10231
Organo de Japana Esperantista Asocio ( JEA). La 23-an de junio 1946 okazis la 33-a Kongreso [de japanaj esperantistoj]. Oni fondis novan organizon Japana Esperantista Asocio, post multaj diskutoj ( JEA). Ĝi deziras disvolvi la movadon en kampo pli vasta ol antaŭe. JEI [ Japana Esperanto Instituto] agados sur tereno edukado kaj studo, JEA por propagando kaj organizo. JEA ekeldonis sian organon Nova Fonto. Tokyo ( JP), 1946-1950 (fine de 1950 JEA ĉesis, likvidis sin, oficiale en 1951) ĝi malfondiĝis sub la forta premo ekonomia kaj politika en dec. 1950, tial ankaŭ ĝia organo Nova Fronto estis likvidita), 8 p. 27x19 kaj 36x25, komence multobligita, poste presita. Monate kvar dulingvaj paĝoj ĵurnalformataj. Inter 1946-1950 aperis 13 numeroj. Eldonkvanto averaĝe 3100 ekzempleroj. Red. Nakagaki koziro/koĵiro.** GEBAA (1780). [5979]. Poste: Samideano. Dua serio? Organo de Japana Esperantista Asocio. Tokyo ( JP) ?- 2004-2005* -? Fontoj: Japanaj Esperantistoj, p. 52**; l' omnibuso, majo/junio 1969, p. 9; La Movado, n-ro 374, 1982 apr. p. 6; La Revuo Orienta, aŭg./sept, 2005,* p. 69 (349).

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj