Nova Vojo
| BPEAPE N-ro 10362 |
Titolvarianto: Nova Vojo, La. Monata revuo, plejparte en la japana. Eld. Esperanto-Propaganda [poste: Populariga] Asocio [EPA] de Oomoto. Ĝi ludas rolon de lernogazeto. Kameoka ( JP). Unua serio: febr. 1964-majo 1975, 32 p. 21x15, presita, ilustrita, en ĉ. mil ekzempleroj. 132 n-roj. 31 fervoraj legantoj partoprenis la kunsidon pri la organo, kadre de la 57-a kongreso de la japanaj esperantistoj (En 1970).*De 1966 gazeto de EPA. Dua serio: jan. 1981-2009. La jan. 1981-a numero estas la 133-a. Kompilis Aturi itirai., Hirai atusi. Adm. Eizo ito. ISSN 0910-8394. oficejo@epa.jp. IEMW 708.302-B.C.Esp. GEBAA (249). [6066]. Fontoj:La Revuo Oriento* 1970/12, p. [27] 379; La Movado, dec. 1975, n-ro 298, p. 1; Japanio aktivas, Marto 1981, n-ro 8, p. 2; La Revuo Orienta, 1987/12 en «Librokatalogo de JEI», p. 52; Esperanto-katalogo (UEA), 1988/1989, p. 386; Reta informo de s-ino Tahira masako en 2007; Jarlibro (UEA) (2008), p. 72.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.