Oomoto Internacia

Oomoto Internacia

Revuo de Oomoto

Jaroj 1924–1950
BPEAPE N-ro 10584
Oomoto Internacia. Esperanto-gazeto spiritualisma, homaranisma kaj pri japana kulturo. Monata organo de Oomoto-Movado kaj de Universala Homama Asocio (UHA). Paris (FR), jan. 1926 – jan./nov. 1932. En 1926 4-8-paĝa, 38x28; en jan./nov. 1932, 4 p. 50x35, presita, ilustrita. Ne aperis inter nov. 1927 kaj okt. 1928, kaj memstare en 1933. Kameoka (JP), 1933-1935 (kune kun "Oomoto"), 34 + IV p. 26x19. Ĉefred. Niŝimura Koogecu, en 1932 Sakurai Jasuo, direktoro Henri Selves, de junio 1929 helpredaktoro H. Otaka, en junio 1931 J.X. Marques do Couto. Konstantaj korespondantoj: Herman Boucon (FR), S. Frantz kaj I. Bemaldo (Almeida Martins, PT). La Esperanto-paĝon redaktis Salo Krornfeld-Grenkamp. Prod. D-ro Stojan Ĝuĝev (1926). Red. kaj sekretario (en 1932) József Major. En jan. 1933 kunigita kun Oomoto. Entute 124 n-roj. Postmilite reaperis en 1950, kune kun Oomoto. GEBAA (250). [6205]. Fontoj: Heroldo de Esperanto, 1926 jan. 8, 1926/1-2, p. 3; Aŭstria Esperantisto, 1926/4, p. 46; Esperanto (UEA), 1926/2, p. 40 (20); Stojan (3292), p. 345; Takács (938).
Mezuro de la paĝo 26x19
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj