Orienta Kuriero

BPEAPE N-ro 10640
Monata ilustrita revueto, kiu publikigas interesajn artikolojn precipe pri politikaj, sociaj kaj kulturaj temoj. La redaktado estas tre zorga. Hong Kong (GB/CN). Unua serio: Majo 1938-julio? 1939, 48 + IV p. 18x13, presita, ilustrita. 15 n-roj. Ne aperis en jaro 1940*.* Ĉefkunlaborantoj Tsai Yan kaj Ano Seng [Elpin, Usan] (red.), kunlabore kun la hungara esperantisto Braun. N-ron 7 (1938 nov.) anstataŭas la broŝuro Tanaka Memorando, 34 p. En n-roj 5, 6, 8, (1938) «Literatura rubriko» redaktata de Ĉina Esperantista Literatura Rondo”.* Dua serio: 1947* IEMW 706.835-B.Esp. GEBAA (1728). Kompletaj kolektoj ankaŭ en Universita Biblioteko Amsterdam (UBA), Biblioteko de Brita Esperanto-Asocio (London), Japana Esperanto Instituto ( JEI,Tokyo). [6239]. Fontoj: Voĉoj el Oriento, Junio 1938, n-ro 3-4, p. 7; La Praktiko, Aŭg. 1938, p. 11; Amerika Esperantisto, 1940 April, p. 7; *Internacia Kulturo, apr. 1947, p. 14; Artikolo de Prof. D-ro. Ulrich Lins* en La Revuo Oriento, 1977/4, p. 18 (114).

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj