Rio Esperantista

BPEAPE N-ro 11696
Oficiala organo de A.E.R.J. [Asocio Esperantista de Rio de Janeiro], en lingvoj portugala kaj Esperanto. Devizo: Penso kaj laboro por la universala frateco. Oficiala dulingva, kvaronjara, neregule aperanta organo de Asocio de Esperantistoj de Rio de Janeiro. Rio de Janeiro (RJ, BR), Unua serio: apr. 1947-1968, 4 -8 p. 31x23; 34x22. presita. Dir. Nelson Pereira de Souza, d-ro Braz Cosenza, ĉefred. László Zinner. Red. Konstanteno Blaŝĉikov, d-ro Braz Cosenca, Wilton Ribeiro, R. dos Marrecas, Délio Pereira da Rosa Filho, Roberto da Neves. 148 n-roj. IEMW 703.385-D.Esp. [6805]. Dua serio: 1984 -1994, 12 p. 21x15. Dir. Bento Pires da Rosa Filho, resp. red. Aloisio Sartorato (en 1988). Givanildo Ramos Costa (1993), Paulo Andrade dos Santos (1993). IEMW 703.385-A-B-C-D,Esp. GEBAA (1909). [6804]. Fontoj: Esperantista, 1947/9, nov. p. 104; Heroldo de Esperanto 1947/17 (1076), 15 Nov. 1947, p. 4; Bulteno (Budapest), 1958 Febr. p. 44; Kooperativismo, 1960 dec. p. 330; Parana-Informilo, jan.-marto 1965; Komunikoj, n-ro 64, dec. 15, 1991, p. 4; La Movado, 1968 okt. p. 13; La Lampiro, jan.- marto 1987, n-ro 47, p. 14.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj