Skolta Heroldo

BPEAPE N-ro 12199
Trimonata organo por katolikaj skoltoj. Oficiala organo de la Skolta Esperantista Ligo. Franclingva eldono. Fondis, direktoris kaj redaktis Georges Rambaux. Paris (FR), julio 1926-1933, 8-16 p. 27x19, presita. La unua kajero estis aldono de Espero Katolika. Komence de 1930 aperis sen speciala kovrilo, nun (en 1930) havas koloran eksteraĵon, sed eliras ĉiuj trimonte en amplekso de 16 paĝoj. La formato, preso, apero estis tiu de «Espero Katolika*». Okaze de la Jamboreo 1933, en Budapest-Gödöllő (HU) ĝi aperis en 2 mil ekzempleroj. IEMW 700.111-C.Esp. GEBAA (489). [7109]. Fontoj: Esperanta Junularo, 1927 aŭg. p. 14; Heroldo de Esperanto, 1927/11, p. 4; Stojan (3274), p. 317; Heroldo de Esperanto,* 1930/43 (591), p. 3; Bulgara Esperantisto 1931/7-8; Takács (1101); Enciklopedio de Esperanto, p. 461.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj