Verda Voĉo de Doksy

BPEAPE N-ro 13772
Doksy (CS/CZ), 1946-1956. Dum la Kolegia dusemajno aperis en 1954 kvar numeroj permesitaj: 07-28, 07-31, 08-04, 08-06 , en 1956 2 n-roj. Entute 36 n-roj. Inter 1946- 1949 redaktis ĝin Antonin Slanina. Dum la kursoj ĝi aperis ĉiutage dum du semajnoj, en 1948 monate, dum la kursaro denove ĉiutage, poste laŭbezone. La n-roj estis plej ofte 4-paĝaj, ciklostilitaj (A4). En 1949 aperis 10 n-roj, ĉiuj kun karikaturaĵoj de s-ro Fiala. Aparta eldonaĵo en printempo 1955, 8 p. 30x21. IEMW 704.979-B. Aldonaĵo al «Bulteno de Esperantista Klubo ĉe Osvétová Beseda en Praha 2». Komparu kun Verda Voĉo. Doksy. [8003]. Fonto: Esperantisto, 1950/7, julio, p. 61.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj