Voĉo el Indonezio
Oficiala organo de Indonezia Esperanto-Asocio
| Jaroj | 1953–1960 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 13975 |
Voĉo el Indonezio. Oficiala gazeto de "Indonezia Esperanto-Asocio (IEA) Por paco kaj amikeco." Aperas kvaronjare en Esperanto kaj indoneza lingvoj. Batavia/Dĵakarta (ID). Unua serio: 1954?-aŭg. 1959-jan. 1960 -?, 16-28 p. A5, presita, ilustrita. Speciala Zamenhofa numero, 28 p. tajpita, multobligita + IV p. presitaj. Redaktoro: S-ino C.H.S.J.D.T. Toemeng-Goeng. Kunlaborantoj: S-ro Kho Kwat Liat, S-ro M. Saleh, S-ro Arwani, S-ro Nursal, S-ino Sugeng Winata, S-ro A. Rachman, S-ro Sri Soedono Pr., S-ro Yaziz Widjajakusuma, S-ro Liem Tjong Hie, S-ro Moes Limin, S-ro Sie Ping Oen, S-ro Liem ek Thoean kaj ceteraj. Dua serio: Eld. Indonezia Esperanto-Societo. 1976?-1992 -? Presita, ilustrita. IEMW 706.672-B.Esp. GEBAA (1947). [8124]. Antaŭe: Voĉo el Indonesio. Fontoj: La Praktiko, Sept. 1958, p. 126; Retletero de S-ino Heidi Goes, 2008-11-18.
|
| Mezuro de la paĝo | A5 |
| Loko |
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): Ĝi eldonis de 1953 ĝis 1960 neregule revuon,
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.