Kontribui

Multaj manieroj por helpi Bitarkivon — senpage kaj laŭ viaj eblecoj.

Jen manieroj, kiel vi povas helpi Bitarkivon konservi la Esperantan gazetaran heredaĵon:

1

Sendu skanitajn gazetojn

Se vi posedas paperajn ekzemplerojn, skanu ilin kaj sendu al ni retpoŝte.

Por grandaj dosieroj uzu ekzemple WeTransfer, Sendi aŭ alian similan servon por dosiertransigo.

2

Kontaktu redaktistojn de gazetoj

Skribu al redaktistoj aŭ eldonistoj de gazetoj kaj petu, ke ili sendu al ni mankantajn numerojn — paperajn aŭ ciferecajn ekzemplerojn.

3

Sendu redaktistajn nomojn kaj enhavtabelojn

Se vi havas informon pri redaktistoj de gazetoj aŭ enhavtabelojn de apartaj numeroj, bonvolu sendi ilin al ni retpoŝte.

Vi ankaŭ povas aldoni novajn gazetojn kaj proponi ŝanĝojn al metadatumoj rekte en la retejo. Por detalaj instrukcioj legu: Volontulaj kontribuoj al metadatumoj.

4

Aliĝu al nia Telegram-grupo

En nia Telegram-grupo ni publikigas minitaskojn de revizio: kontroli, ĉu en skanoj ne mankas paĝoj aŭ ĉu la paĝnumeroj sekvas ĝuste.

5

Preparu skanojn per Scan Tailor

Helpu apartigi paĝojn el skanoj kaj forigi superfluajn randojn per la programo Scan Tailor.

Por detalaj instrukcioj legu nian gvidilon: Scan Tailor por Bitarkivo.

6

Subtenu nin finance

Jam de longe ni laboras volonte — jam pli ol 5000 horoj da laboro! Financa helpo ebligas al ni daŭrigi la arkivadon kaj plibonigi la retejon.

Vidu la paĝon Donacu por sendi monon.

7

Prezentu Bitarkivon en viaj kunvenoj

Se vi organizas Esperanto-konferencojn, renkontiĝojn aŭ prelegseriojn, bonvolu rakonti pri Bitarkivo kaj inviti la ĉeestantojn kontribui.