Belga Sonorilo, La

BPEAPE N-ro 865
Gazeto Esperantista eliranta ĉiumonate en Belgujo. Journal Esperantista Belge Mensuel. Belgisch Esperantisch Maandshrift. Bruxelles (BE), Brugge (BE), sept. 1902- aŭg. 1908. Monata trilingva organo, de okt. 1906 duonmonata. Aperas neregule. Fondinto René Lemaire, ĉefred. Joseph Jamin (1902-1905), en 1905 Maurice Seynaeve (Gent) fariĝis ĝenerala direktoro (Laŭ Enciklopedio de Esperanto, p. 43: administranto!), red. L. Vandersleyen, administranto J. Coox. Cenzuristoj P. kaj. L. Blanjean. Kunlaboris Gaston Chotiau, L. Cogen, L. Jamin kaj ceteraj. 16-24 p. 29x23. Entute 91 n-roj. La katalogo de L.E.E.N. mencias 92 n-rojn. IEMW 700.141-C.Esp. HEM (323). Komplete havas Urba Biblioteko de Kortrijk. [459]. Poste, ĝis julio 1914, kun la sama titolo aperis en Ido. Ĝia subtitolo estis: Liberala Monatala Gazeto Esperantista. Fontoj: Foto Revuo Internacia, 1906 okt. p. II; Stojan (3326); Takács (62); Enciklopedio de Esperanto, paĝoj 43 kaj 44.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj