Blanka Rozo, La

BPEAPE N-ro 1021
Kvaronjara bulteno de Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside. Subtitolo: Antaŭen ĝis la Venko! Halifax (GB), Leeds (GB), March 1946-2007, 4 -7 p. 25,5x20, 30x22, tajpita, ciklostilita, la gazettitolo presita. N-ro 191 aperis en vintro 1993. Aperadis neregule. Redaktoroj inter aliaj N. Lock (ĝis 1952), B. B. Beaumont (de 1952), A. E. Parker (1959), F-ino N. Hansen (1959), J. E. Sykes (1989), B. A. O’ Sullivan (1993). Jack Warren (2007). pwarren47@onetel.com. IEMW 706.663-D.Esp. HEM (606), Biblioteko Hodler (UEA). [539]. Fontoj: The British Esperantist, 1946 march-apr. p. 123, 1952 mayjune, p. 178; Heroldo de Esperanto 1958/17, p. 4 (n-ro 1277); Krome retaj informoj de Paul Gubbins en 2007.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj