Egipta Esperantisto, La
| BPEAPE N-ro 2766 |
Dumonata, komence presita, poste multobligita bulteno de la Egipta Esperanto- Asocio. Kairo (EG), 1944-sept.-okt. 1949. 24x17, presita, en 1948, 33x21, duplikitaj folioj multobligitaj, en lingvoj Esperanto, franca kaj itala. Almenaŭ 21 n-roj. Red. d-ro Tadros Megalli. IEMW 703.454-D.Esp. HEM (281), GEBAA (1827), KAT/CDELI (2007). [1485]. Fonto: La n-ron 13 ricevis Klasbatalo en 1948 aŭg, p. 18; Dansk Esperanto-Blad, 1946/5, p. 38; Internacia Kulturo, 1946/1, p. 13.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.