Espero

BPEAPE N-ro 4288
Titolvarianto: Espero, La. (GEBAA). Monata internacia revuo de la kultura unuiĝo de popoloj, oficiala organo de la kleriga ligo kaj firmao «Vestnik Znanja» [Kuriero de la scienco] kaj de la Societo «Espero» en Peterburgo. Kun ilustraĵoj. [St. Peterburg / Sankt Peterburg ], (RU) febr.-dec. 1908, 48 + IV p. (en Esperanto kaj rusa lingvoj), 26x16, presita en lingvoj Esperanto kaj rusa, ilustrita. 9 kajeroj, 12 n-roj, sur 478 paĝoj, multilustritaj. La kajeroj tute similas al la bone konata en Rusujo ĵurnalo «Vestnik Znanja». La plena kolekto de 12 kajeroj enhavas riĉegan materialon skribitan ruse kaj esperante kaj je fino esperanto-rusan vortaron.** Aldono kun gramatiko kaj vortaro. «La plej valora E-gazeto aperintaj ĝis hodiaŭ.» Redaktor-eldonanto V.V.Bitner eldoninto de Vestnik Znanija. Senpaga aldono de la rekonata radikala revuoo «*Vjestnik Znania». Eldonkvanto 100 mil ekz. [Oni notas, ke pro la fondo de tiu revuo Ruslanda Esperantisto ĉesis aperi]. IEMW 703.703-C.Esp. kaj 703.704.B.Esp. HEM (775, 1608), *GEBAA (1440, 2042). [2479]. Fontoj: Oficiala Gazeto Esperantista, 1908 Majo, p. 35; Recenzo en Lingvo Internacia, 1908/4, p. 189; En samtitola organo 1908/5, 332; Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu, (1910), p. 43; Georg K. Davidov: Bibliografio ... p. 50; Stojan (3411), p. 328; * Takács (395); Longa recenzo en The British Esperantist, majo 1908 p.88; Sennaciulo, marto 1970, p. 31; D-ro Nikolaj L. Gudskov: *Epitomo de la esperantologio, p. 19.

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj