Juna Batalanto, La
| BPEAPE N-ro 7348 |
Titolvarianto: Juna Batalanto. Organo de Mondjunularo Katolika (MOKA). Neregule aperanta dumonata organo de la Internacia Katolika Junulara kaj Paca Movado. Honnef am Rhein (DE), Köln (DE), Elberfeld (DE), Werl (DE), Luxemburg (LU), apr. 1926 -1934, 4- 20 + IV p. 32x22, (n-roj 13-16: 25x18, 24x16), presita. En 1929 provizore fariĝis organo de la Esperanto-sekcio de Ika [Internacio Katolika] por anstataŭi la revuon Katolika Mondo, kiu pro grava krizo ne plu povis aperi. 40 n-roj? Komence kun titolo Junula Angulo aldono de «Katolika Mondo». Ĉefred. K. Mayr, red. d-ro Wilhelm Solzbacher (Köln-Dellbrück, DE). IEMW 700.151-C-D.Esp. GEBAA (169). [4274]. Fonto: Jarlibro de la Esperanto-Movado., 1933, p. 417; Stojan (363), p. 339; Takács (626).
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.