| Jaroj | 1958–2007 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 9137 |
Lumo. Revu-bulteno de Kanada Esperanto-Asocio. Toronto (CA), Montréal (CA), Sidney (BC, CA), jan. 1962-2007, 28-54 p. 28x22, stencilita, post la 4-a n-ro kompostita, fotopresita, ilustrita. Subtitolo: Kanada Esperanto-Revuo. Oficiala kvaronjara (poste jara) revuo-bulteno de Kanada Esperanto-Asocio. En 2007 duonjara organo. Eldonkvanto 300 ekzempleroj. Red. István Mórocz (1963), Kriŝs Smilga (1965- 1989?), Olga du Temple (1990), Jean Smythe (1991?), s-ro S. Martin (Montreal). Konsilantoj Paul Hopkins kaj Rüdiger Eichholz. ISSN 0024-7367, (de 1985) ISSN-0827-3154. esperanto@shaw.ca. IEMW 708.006-B-C.Esp. Preskaŭ komplete en GEBAA (1847). [5317]. Fontoj: La Tornistro, 1976/5, p. 14; Katalogo (UEA), 1980/1982, p. 285.
|
| Mezuro de la paĝo | 28x22 |
| Loko | |
| Vikipedio | Lumo_(revuo) |
| Vikidatumo | Q27994497 |
- El Vikipedio: Lumo (revuo)
-
Lumo estas Esperantlingva revuo de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), kaj ĝia nuntempa redaktoro estas Kamila Koziej-Lévesque. Ĝi aperas dufoje jare kaj prezentas novaĵojn pri Kanado, raportojn pri agadoj de KEA kaj pri aliaj Esperanto-renkontiĝoj. Ankaŭ aperas anoncoj pri venontaj eventoj.
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.