Suda Stelo, La
| BPEAPE N-ro 12530 |
Monata organo de la Esperanto-movado en Jugoslavio. Revuo socia, kultura, literatura, primovada. Kunfondinto Vilim Buk. Zagreb (YU/HR), Slavonski Brod (YU/ HR). Unua serio: julio 1932-marto 1941, 12-28 p. 29x21, ilustrita. Almenaŭ 95 n-roj. Ĉefa kaj respondeca red. d-ro Leo Kun (1933-1941). Red. Franjo Homar (ĝis junio 1933), kunredaktoro Boĵidar Vanĉik. Fine de 1939 anoj de la redakcia komitato estis s-roj Granĝa kaj Marko Demetroviĉ, kiu estis ankaŭ redaktoro de la organo. Redaktis la rubrikon «Esperanto tra la mondo» Aleksandr Sándor Turkoviĉ (inter 1932-1940). Post la n-ro 1936/4-5 sekvis naŭmonata interrompo. En tiu tempo Jugoslavia Esperanto-Ligo, helpata de la belgradaj samideanoj provizore solvis la demandon per la eldono de mutlobligita «Bulteno», redaktata de Stevan Ĵivanoviĉ. IEMW 703414-D. Post 6-jara paŭzo ĝi reaperis en Zagreb, kiel oficiala organo de JEF ( Jugoslavia Esperanto-Federacio). Reaperis en 1959, post interrompo. De 1964-dank’ al la profita Esperanto-loterio-ĝi reaperis kiel dumonata organo de Jugoslavia Esperanto-Ligo Dua serio: nov. 1947-1973. Entute 236 n-roj. Ĉefred. Marinko Gjivoje (1950-1957), resp. redaktoro estis Peter Zlatnar (de 1955), red. Drago Kral (1957-1961), poste Mikloŝiceva, kaj Marko Demetroviĉ, kunredaktoroj Ivo Boroveĉka (1947-1950), s-ino Lucija Borĉiĉ, membro de la redakcia komitato s-ino Emilija Lapenna , Red. S-ino Mikloŝiceva. Dum 1961-1963: La Suda Stelo-Prometeo. (kunfandiĝo kun la japana literatura revuo). Redakta Komitato (1970/1): Marinko Gjivoje, Duŝan Lazareviĉ, s- ino Emilija Lapenna, Slobodan Lazareviĉ, Simo Milojeviĉ, Ivan Moĉilnik, Danĉiko Nikoliĉ, Zvonko Rehoriĉ, Vesna Skaljer-Race, Petar Stefanoviĉ, Josip Velebit. Redaktis la n-ron 1970/1: F-ino Nedelka Subotiĉ, s-ino Jelena Ŝaponoviĉ kaj Prof. D-ro Boĵidar Popoviĉ. Resp. red. Prof. D-ro Boĵidar Popoviĉ. Lektoro: Prof. Inĝ. Momĉilo Ŝaponjiĉ. Redakciaj komitatanoj kun taskoj: s-ino Emilja Lapenna (recenzoj); Nedelka Subotiĉ, literaturo; Antonio Sekelj, lingva angulo; f-ino Jelena Aranĝeloviĉ, junulara paĝo.; Ivan Moĉilnik , enigmoj kaj humuro; Milan Markoviĉ, filatelio; Marinko Gjivoje, bibliografio; Ĉefred. de n.ro 1971/4-5: F-ino Jelena Ŝaponjiĉ. GEBAA (1700). [8694]. Poste: Voĉo. Fontoj (inter aliaj): Jarlibro de la Esperanto-Movado, 1933, pp. 426-427; Esperantista, 1948/9-10, p. 97; Jugoslavia fervojisto, 1963/4, p. 61; Kajeroj n-ro 15, P. 22; Heroldo de Esperanto, 1974 jan. 1. p. 2; Esperanto(UEA), marto 1987, p. 58. kaj 2007 dec. p. 260.
|
|---|
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.