Tranchilo: libera programaro por arkivi Esperanto-gazetojn

18. septembro 2026

BitArkivo ne nur kolektas kaj publikigas skanaĵojn de Esperanto-gazetoj: ni ankaŭ kreas novan liberan programaron, kiam ekzistantaj iloj ne sufiĉas por la ĉiutaga laboro de arkivado.

Unu el tiuj iloj estas Tranchilo — GTK-programo por tondi kaj dividi bildojn el grandaj skan-dosierujoj (centoj aŭ miloj da paĝoj).

Tranchilo: interfaco por tondi kaj dividi skanaĵojn
Tranchilo: interfaco por tondi kaj dividi skanaĵojn
Emblemo de Tranchilo
Emblemo de Tranchilo

La beleco de la libera programaro

Tranchilo ne naskiĝis el nulo. Ĝi estas forko de la jam ekzistanta libera projekto cropgui, kiu longe helpis senperde tondi JPEG-bildojn. Ni aldonis funkciojn bezonatajn ĝuste por gazet-skanaĵoj: Crop & Split laŭ propra linio, liston de dosieroj kun status-ikonoj, deskew, aranĝan rotacion, kaj pli.

Tio estas la beleco de la libera programaro: oni povas reuzi, adapti kaj plibonigi tion, kion aliaj jam faris bone, anstataŭ reinventi la radon — kaj poste redoni la rezulton al la komunumo.

Kion Tranchilo helpas ĉe BitArkivo

Kiam oni skanas duoblajn paĝojn aŭ volumas kun malregula rando, ofte necesas ne nur tondi la kadron, sed ankaŭ dividi la bildon en du (aŭ pli) rektangulajn rezultojn. Tranchilo faras tion kun flava tond-kadro kaj ruĝa divid-linio (kun eblaj verticoj), kaj skribas la duonojn kiel *-A kaj *-B sen anstataŭigi la originalon.

La projekto estas libere havebla ĉe Codeberg, sub la sama GNU GPL v2 aŭ pli posta kiel la origina cropgui:

https://codeberg.org/kapis/tranchilo

Se vi ciferecigas Esperanto-gazetojn (aŭ iun ajn paperan arkivon), elprovu ĝin — kaj se vi trovas eraron aŭ mankon, malfermu issuepull request en la deponejo.

CC BY-NC 4.0

← Reen al blog